Saltu al enhavo

Jakob Knoblauch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakob Knoblauch en la filmo Die rote Zora ("la ruĝa Zora") de 2008

Jakob Knoblauch (* la 27-an de septembro 1992 en Berlino) estas germana aktoro.

Li estas unu el du ĉefaj junaj rolantoj en la kineja porjunula aventura filmo Die rote Zora ("la ruĝa Zora"), filmita per germania-svedia teamo en Montenegro, kiu ekprezentiĝis en kinejoj la 24-an de januaro 2008. La filmo temas pri infana bando de orfoj, kiu sovaĝe vivas en la ruinoj de forlasita marborda fortikaĵo, klopodas batali por pli da socia justeco en la regiono kaj provas eskapi al la lokaj aŭtoritatoj. Flanke de la samaĝulino Linn Reusse, kiu ludas la rolon de la kroata knabino Zora, dum la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento en Dalmatio gvidanta bandon de junaj orfoj, la dum la filmado sum somero 2007 14-jara Jakob Knobloch vivigas la rolon de la 12-jara knabo Branko, kiu post morto de sia patrino dum serĉo de la nekonata patro nekulpe enkarceriĝas kaj la bando de Zora liberigas lin.