József Miklós

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MIKLÓS József [miklo:ŝ jo:ĵef] estis rumanuja hungara instruisto pri fremdaj lingvoj, poligloto, verkisto naskita en Lupeni la 7-an de decembro 1940 kaj mortinta pro karakcidento en Vălenii la 26-an de novembro 2003.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Miklós finis la fakon pri rumana-franca lingvoj en 1962 en UBB de Kluĵo kaj li instruis en la Ĉefgimnazio Márton Áron de Miercurea Ciuc. Dume mallongtempe li estis ĵurnalisto de Előre (1964–1967) kaj faka lernejinspektoro. Li bonege parolis plurajn lingvojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Csíki Lexikon. Csíkszereda, 2004;
  • Nyelves Világ – Nyelvi ábrándozások Európában (Pri lingvoj de Eŭropo), 2005.
  • Európai nyelvek, 2005.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.