József Mekis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Mekis
Persona informo
Naskiĝo 10-an de marto 1910 (1910-03-10)
en Budapeŝto
Morto 11-an de februaro 1984 (1984-02-11) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Hungara Socialista Laborista Partio • Hungara Komunista Partio vd
Profesio
Okupo politikistotornisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

József Mekis [jOĵef mekiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mekis József estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, ferlaboristo.

József Mekis [1] naskiĝis la 10-an de marto 1910 en Budapeŝto. Li mortis la 11-an de februaro 1984 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Mekis frekventis bazlernejon, poste metilernejon ekde 1924. Li eklaboris en fabriko inter 1926 kaj 1946. En 1932 li aliĝis al sindikato, en 1944 al komunistoj, post la 2-a mondmilito li tuj estis partiestro de la fabriko. Post 1946 li havis signifajn sindikatajn, fabrikajn kaj ŝtatajn postenojn. En la jaroj 1949 kaj 1950 li frekventis unujaran partian lernejon. Inter 1949 kaj 1958 li estis parlamenta deputito. En la jaroj 1955 kaj 1956 li estis vicĉefministro, inter 1957 kaj 1966 subministro pri laboro, poste li pensiuliĝis. En 1948 li ricevis Premion Kossuth.

Fontoj[redakti | redakti fonton]