József Csontos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Csontos
Persona informo
Naskiĝo la  23-an de februaro 1889(nun 1889-02-23)
en Hungario Nagygéres (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 1-an de oktobro 1962
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Okupo
Okupo scienca esploristo
vdr

József Csontos [jOĵef ĉontoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csontos József estis hungara mikrobiologo, altlerneja instruisto.

József Csontos[1] naskiĝis la 23-an de februaro 1889 en Nagygéres, (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Veľký Horeš en Slovakio), li mortis la 1-an de oktobro 1962 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Csontos akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1912. Post la diplomo li restis samloke apud József Marek kaj ankaŭ doktoriĝis. Inter 1919 kaj 1929 li laboris en instituto apud Aladár Aujeszky, poste en aliaj pluraj institutoj. Intertempe en 1925 li habilitiĝis en la altlernejo. Li estis institutestro inter 1950-1959. Li doktoriĝis en 1952 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li pensiuliĝis en 1959. Lia laboro fokusiĝis pri infektoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Állattenyésztéstan, állatbetegségtan (kunaŭtoro, 1953)
  • A madarak fertőző betegségeinek kór- és gyógytana (disertaĵo)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-04-04. Alirita 2021-01-24.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.