József Baló

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri hungara pedagogo. Por informoj pri hungara kuracisto, vidu la artikolon József Baló (kuracisto).

BALÓ József hungara profesoro, redaktoro, fakverkisto: Nagybacon, 1-a de majo 1860 - Budapest, 28-a de novembro 1916.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li havigis diplomon de instruisto kaj doktoradon en Budapeŝto en 1892. Ekde 1893 li estis instruisto en la porinstruista instituto en Budapeŝto, inter 19041916 ĝia direktoro. Ekde 1908 li estis ĝis sia morto la prezidento de Tanítóképző Intézeti Tanárok Országos Egyesülete (Tutlanda Ligo de Instruistoj de Porinstruistaj Institutoj). Li publikis literaturhistoriajn kaj pedagogiajn artikolojn en la fakrevuoj. Li verkis plurajn lernolibrojn por la porinstruistaj institutoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A magyar népoktatásügy szervezete (Bp., 1901, pluraj eldonoj, rumane, Arad, 1911);
  • A nevelés története (Bp., 1905).

Fonto[redakti | redakti fonton]