József Angyal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Angyal
Persona informo
Naskonomo Angyal József Gyula Antal
Naskiĝo la  19-an de junio 1842(nun 1842-06-19)
en Hungario Rosenberg (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 27-an de aŭgusto 1929
en Ĉeĥoslovakio Ružomberok (Ĉeĥoslovakio)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo politikisto
vdr

József Angyal [jOĵef andjal], laŭ hungarlingve kutima nomordo Angyal József estis hungara ministeria oficisto, parlamenta deputito.

József Angyal[1] naskiĝis la 19-an de junio 1842 en Rosenberg (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Ružomberok en Slovakio), li mortis la 27-an de aŭgusto 1929 en Ružomberok (Ĉeĥoslovakio, nun en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Angyal akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest, poste li eklaboris en la financministerio. Inter 1892–1897 li jam havis altan postenon. Li estis elektita parlamentano en la malordinara elekto en 1898. Li sukcese tenis sian mandaton en la ordinaraj elektoj en 1901, 1905 kaj 1910 kiel fidelulo de István Tisza. Ekde 1910 li respondecis pri la parlamenta ordo. Post 2 jaroj okazis bruo en la parlamento, tial li vokis la policanojn, kiuj forigis la opozicion. Depost disfalo de Aŭstrio-Hungario li hejmenvenis kaj retiriĝis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.