János Tormássy
János Tormássy | |
---|---|
Busto pri János Tormássy | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de aŭgusto 1744 en Kecskemét |
Morto | 12-an de aŭgusto 1814 (70-jaraĝa) en Kiskunhalas |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kalvinana pastro |
János Tormássy [jAnoŝ tormAŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tormássy János estis hungara kalvinana pastro, episkopo, altlerneja instruisto. Lia familia nomvarianto estis Tormássi [tormAŝi].
János Tormássy[1] naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1744 en Kecskemét, li mortis la 12-an de aŭgusto 1814 en Kiskunhalas (pri la datenoj ne estas konsento inter fontoj).
Biografio[redakti | redakti fonton]
János Tormássy frekventis la necesajn lernejojn komence en sia naskiĝurbo, ekde 1760 en Debrecen. Li studis en universitato de Ĝenevo inter 1769-1771. Hejmenveninta li estis pastro en Kecskemét, ekde 1777 en Kiskunhalas. Li estis elektita eklezia ĉefnotario en 1790, episkopo en 1807. Li partoprenis en koncilio en Buda, en 1790 en la parlamento en Pozsony li estis predikisto. Tiutempe li estis konata elstara oratoro. Li multe strebis por la religilibero.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- A szorongattatások között enyhülést óhajtó Izrael népének… (1782)
- Egynehány prédikációk… a közelebb elmúlt országgyűlésére felsereglett úri rendek előtt (1791)
- Hazáját és az Isten házát buzgón szerető Nehemiás… (1797)
- A cheirothesiáról (1814)
- A dunamelléki ref. egyházkerület története (1867)
- Halas városa s eklézsiája históriája (1875)
- Adalékok a dunamelléki ref. püspökök életéhez (1892)
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- busto pri János Tormássy en Kiskunhalas fare de Mihály Fritz
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majuskloj T, TY, poste serĉu la nomon)
- hungarlingva biografieto (la koncerna teksto estas legebla post klako al majuskloj T, TY, poste serĉu la nomon)
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-12-24. Alirita 2020-03-12.