János Thalhammer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Thalhammer [jAnoŝ talhamer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Thalhammer János estis hungara pastro, monaĥo, zoologo, instruisto, dipterologo.

János Thalhammer [1] naskiĝis la 19-an de decembro 1847 en Supra Aŭstrio en Meggenhofen. Li mortis la 18-an de marto 1934 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Thalhammer frekventis gimnazion en Linz, li aliĝis al la jezuitoj en 1865. Li studis en universitatoj de Pozsony kaj Innsbruck. En 1874 li pastriĝis, en la sekva jaro li ekinstruis en gimnazio de Kalocsa, ekde 1912 en Pécs. Resume li instruis 56 jarojn, sed li okupiĝis ankaŭ pri dipteroj ekde 1887. Lia kolektaĵo (6095 specoj - 30 000 pecoj) havis famon en Eŭropo, la kolektaĵo neniiĝis dum la Hungara revolucio de 1956.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Adatok Kalocsa vidéke rovarfaunájának ismertetéséhez (1885)
  • Diptera (Hungariae) (1899)
  • Adatok az erdélyi légy fauna ismertetéséhez (1902)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.