János Sztipanovits
János Sztipanovits [jAnoŝ stipanoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sztipanovits János estis hungara-usonana inĝeniero, profesoro, membro (ekstera (2010)) de Hungara Scienca Akademio.
János Sztipanovits [1] naskiĝis la 2-an de julio 1946 en Pécs.
Biografio[redakti | redakti fonton]
János Sztipanovits frekventis teknikan mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1971. Post siaj studoj li estis asistanto en la universitato, inter 1980 - 1983 kiel docento. En 1980 li kandidatiĝis, post 2 jaroj li doktoriĝis. En 1983 li forlasis la landon kun la edzino kaj 2 gefiloj kaj li laboris en Universitato Vanderbilt en Naŝvilo (Tenesio). En 1998 li fondis samloke esporan instituton, post 2 jaroj li estis nomumita profesoro. Inter 1999-2002 li ricevis esploran taskon en Vaŝingtono, inter 2006-2010 li estis konsilisto de Usona Aerarmeo. Li ricevis prestiĝajn hungarajn kaj usonajn premiojn. Li okupiĝas precipe pri integrado de fizika kaj komputika sistemoj.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- The Power of Rich Syntax for Model-based Development (1974) - kunaŭtoro
- Measurement and Modeling (1985)
- A practical method for creating plant diagnostics applications (1996) - kunaŭtoro
- A Case Study on Semantic Unit Composition (2007) - kunaŭtoro
- A language for describing attacks on cyber-physical systems (2015) - kunaŭtoro
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- fondaĵo por la menciita mezlernejo (1989)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- [2]
- hungarlingva biografio kun foto[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio kun fotoj Arkivigite je 2015-07-04 per la retarkivo Wayback Machine