János Sébor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Sébor
Persona informo
Naskiĝo 27-an de decembro 1890 (1890-12-27)
en Fačkov
Morto 26-an de februaro 1965 (1965-02-26) (74-jaraĝa)
en Sopron
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo profesoro
vdr

János Sébor [jAnoŝ ŝEbor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sébor János estis hungara inĝeniero, geodeziisto, profesoro.

János Sébor [1] naskiĝis la 27-an de decembro 1890 en Hungara reĝlando en Facskó (nuntempa Fačkov en Slovakio). Li mortis la 26-an de februaro 1965 en Sopron.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Sébor faris abiturienton en Zenta en 1909, poste li akiris arbarinĝenieran diplomon en Altlernejo de Selmecbánya en 1913. Post siaj studoj li laboris en diversaj ŝtataj laborejoj, en 1918 li ekinstruis en la menciita altlernejo. Li estis katedrestro ekde 1923 42 jarojn, sed en Sopron, ĉar la altlernejo translokiĝis tien. Inter 1925-1927 li plulernis en Vieno, fine en 1931 li akiris plian diplomon pri geodezio. En 1926 li estis nomumita eksterordinara profesoro, en 1938 ordinara profesoro. Tiutempe li kreis mapojn, eĉ li faris geodeziajn laborojn en Aŭstrio kaj Turkio. En la studjaroj 1943 kaj 1947 li estis dekano. En 1944 li malpermesis forportojn de diversaj instruiloj al Germana Regno. En 1949 li enkondukis instruadon pri la geodezio en nova katedro. Li kandidatiĝis en 1953. Li frue enkondukis la fotogrametrion. Li ricevis premiojn en 1951, 1959, 1963.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Kettősen tájékozott sokszögvonalak vektor-analitikus számításokkal (1929)
  • Vektoriális kiegyenlítés (1937)
  • Erdészeti Zsebnaptár (1943) - kunlaboranto
  • Általános geodézia (I -II. (1953, 1955)
  • Untersuchungen über Photogrammetrie (1959)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]