János M. Mészáros
Etoso
János M. Mészáros | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de aprilo 1929 en Mocsa |
Morto | 16-an de aprilo 2009 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Veterinara Universitato de Budapeŝto (–1954) |
Okupo | |
Okupo | bestokuracisto universitata instruisto |
János M. Mészáros [jAnoŝ em MEsAroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mészáros M. János estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto. Lia origina nomo estis (hungare) Mészáros János, la distinga majusklo M faris diferencon de la samnoma János Mészáros.
János Mészáros[1][2] naskiĝis la 29-an de aprilo 1929 en Mocsa, li mortis la 16-an de aprilo 2009 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
János Mészáros akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1954. Post la diplomo li estis asistanto, pli poste lektoro samloke ĝis la pensiuliĝo en 1989. Li okupiĝis pri anatomio kaj patologio, tamen lia ĉefa esploro estis bibliografio pri la hungaraj bestokuracistoj, ankaŭ numismatikaj esploroj pri hungaraj bestokuracistoj.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Magyar állatorvosi érmek, plakettek és jelvények - Numismatic tokens of veterinary history in Hungary 1905-1985 (libro, 1986)
- A háziállatok diagnosztikai boncolása (studenta premiita lernolibro, kunaŭtoro, 1992, 1998)
- Magyar állatorvosi érmek, plakettek... (1985-1995) (1999)
- Az állatorvos-képzés 1818-tól 2004-ig elhunyt tanárainak és előadóinak sírjai (2007)
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- memortabulo en Mocsa (2013) [1]