János Gosztonyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Gosztonyi
Persona informo
Naskonomo Geiringer János
Naskiĝo 9-an de julio 1926 (1926-07-09)
en Budapeŝto
Morto 5-an de marto 2014 (2014-03-05) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo vd
Familio
Edz(in)o Viola Thirring vd
Profesio
Okupo aktoroteatra reĝisorodramaturgo • universitata instruisto • dramaturgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

János Gosztonyi [jíanoŝ gostonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gosztonyi János estis hungara reĝisoro, aktoro, voĉoaktoro, dramisto, dramaturgo, universitata instruisto. Lia origina familia nomo estis Geiringer, lia edzino estis Viola Thirring.

János Gosztonyi [1] naskiĝis la 9-an de julio 1926 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de marto 2014 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Gosztonyi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teatra Akademio en 1949. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto), kie li restis ĝis 1960. Tiutempe ekde 1950 li ankaŭ instruis en la akademio (baldaŭ altlernejo), post jaroj li estis docento. Depost 1960 li estis dramaturgo 2 jarojn en malgranda teatro, inter 1962–1976 li estis reĝisoro de Teatro Thália (Budapeŝto), poste ĉefreĝisoro de Teatro Radnóti. Li pensiuliĝis en 1989. Li ricevis premiojn en 1972 kaj 1989. Lia edzino naskis filon.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kinejaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Semmelweis (1952)
  • Szemed a pályán! (1959)
  • Szemüvegesek (1969)
  • A magyar ugaron (1973)
  • Szerencsés Dániel (1985)
  • Ébredés (1995)
  • The Porter (2004)

Elektitaj televiziaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Bors (serio, 1968)
  • Bach Arnstadtban (1975)
  • Három kövér (1983)
  • Raszputin (1996)
  • A Pál utcai fiúk (2003)

Dubladaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Jacques François kaj aliaj

Elektitaj reĝisoraj taskoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj dramoj kaj aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Columbus (1956)
  • A sziget (1966)
  • A festett király (1985)
  • Bohócok (1994)
  • És téged is láttalak, és téged is elmeséllek (teatraj portretoj, 2006)
  • Európa elrablása (muzikalo)

Fontoj[redakti | redakti fonton]