János Gonda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Gonda
Persona informo
Naskiĝo 11-an de januaro 1932 (1932-01-11)
en Budapeŝto
Morto 10-an de marto 2021 (2021-03-10) (89-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo muzikinstruisto • ĵazmuzikisto • pianistokomponisto
vdr

János Gonda [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gonda János estis hungara ĵazpianisto, komponisto, muzikhistoriisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.

János Gonda [1][2] naskiĝis la 11-an de januaro 1932 en Budapeŝto, mortis la 10-an de marto 2021.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Gonda akiris 2 diplomojn pri muzikologio kaj pianludo en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1958, respektive en 1961. Liaj plej gravaj instruistoj estis Bence Szabolcsi, Dénes Bartha, Zoltán Horusitzky kaj Péter Solymos. Inter 1961-1964 li estis muzika reĝisoro, jam en 1962 li fondis ĵazorkestron. Li koncertis en Aŭstralio en 1965 kaj 1972, intertempe en Eŭropo, same enlande. En 1965 li establis katedron pri ĵazo en la meznivela konservatorio, li gvidis ĝin ĝis 1998. La katedro estis metita al la Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1990. Li komponis ĵazojn, pli malofte muzikaĵojn por filmoj kaj baletoj. Li verkis gravajn librojn pri la ĵazo. Li ricevis premiojn inter 1974-2012.

Elektitaj komponaĵoj por filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Nappali sötétség (1963)
  • Szerelmesfilm (1970)
  • Déryné, hol van? (1975)

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Jazz. Történet, elmélet, gyakorlat (1965, kompletigita en 1979)
  • Mi a jazz? (1982)
  • A populáris zene antológiája. Tanári segédkönyv az iskolai ének és a zeneiskolai oktatáshoz (1992)
  • A rögtönzés világa I.-III. (1996-1997, 2003-2005)
  • Jazzvilág (2004)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]