Izabella Nagy
Izabella Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Zsombor Izabella |
Naskiĝo | la 17-an de julio 1896 en Győr (Hungara reĝlando) |
Morto | la 31-an de januaro 1960 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro • operkantisto |
Izabella NAGY [nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Izabella estis hungara aktoro, operkantisto (mezosoprano). Ŝia origina familia nomo estis Zsombor [ĵombor], la nomo Nagy estas adoptita nomo.
Izabella Nagy [1] naskiĝis la 17-an de julio 1896 en Győr, ŝi mortis la 31-an de januaro 1960 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Izabella Nagy lernis en Veszprém (urbo), poste aktor- kaj kantoteknikon private en Budapeŝto. Ŝi debutis en 1921 en malgranda teatro en Budapeŝto, poste ŝi aliĝis al trupo de Gaja Teatro, en la sekva jaro al Reĝa Operejo de Budapeŝto kaj Teatro Városi. Ekde 1925 ŝi apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto), tamen foje-foje ŝi estis videbla en la Operejo kaj Teatro Városi. En la malfruaj 1930-aj jaroj ŝi faris koncertojn en Amsterdamo, Berlino, Romo, kie ŝi kantadis kantojn de Béla Bartók, Zoltán Kodály, Schubert, Brahms. Ŝi ofte estis aŭdebla ankaŭ en la Hungara Radio (lastfoje en 1957). Ŝi havis edzon ekde 1924.
Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]
- Ede Tóth: A falu rossza - Finum Rózsi - debuta rolo
- Bizet: Carmen - titolrolo - debuta kantrolo
- Zoltán Kodály: Háry János - Örzse
- Franz von Suppé:
- Die schöne Galathee - Ganymed
- Boccaccio - Izabella
Ŝia sola filma rolo[redakti | redakti fonton]
- János vitéz (1938) – drinkejistino