Ivan Paskvić

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ivan Paskvić [paskvicj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pasquich János, konata en Habsburga Imperio Johann Pasquich estis kroata hungarlandana pastro, profesoro, astronomo, matematikisto.

Ivan Paskvić [1] naskiĝis la 3-an de januaro 1754 en Kroatio en Senj (Kelkaj fontoj metas la naskiĝurbon al Vieno kaj mencias aliajn naskiĝdatojn!). Li mortis la 15-an de decembro 1829 en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ivan Paskvić post lernado (Zagrebo, Graz, Buda) li iĝis romkatolika pastro en Kroatio. En 1784 li ekinstruis en Reĝa Universitato de Pest, post 2 jaroj li ankaŭ laboris en observatorio en Buda. Ekde 1788 li instruis matematikon en la menciita universitato, ekde 1792 mekanikon en Institutum Geometricum. En 1791 li ricevis premion. En 1797 li abdikis, poste li laboris en observatorioj de Vieno, Lejpcigo, Gotha. En 1802 li revenis al Pest (urbo), en la sekva jaro li estis nomumita vicobservatoriestro, en 1807 ordinara profesoro en Reĝa Universitato de Pest. En 1815 li establis pli novan observatorion en Buda, poste li gvidis ĝin ĝis 1824. Li estis ofte atakita false, tial en 1825 li pensiuliĝis kaj translokiĝis al Vieno. Krom la astronomio li okupiĝis pri mekaniko kaj matematiko.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Compendiaria euthymetriae institutio. Quam in usum studiosae juventutis exaravit... (1781)
  • Mechanische Abhandlung von der Statik und Mechanik der festen Körper... (1785, 1809)
  • Elementa analyseos et geometriae sublimioris ex evidentissimis notionibus principiisque deducta (1799)
  • Rechenschaft von meinen Vorschlägen zur Beförderung der Astronomie auf der königl. Universitäts-Sternwarte in Ofen (1808)
  • Anfangsgründe der gesammten theoretischen Mathematik... (1812-13) - 2 volumoj
  • Pasquich Joh. an Daniel Kmeth. Ehrenrettung Pasquich's. (1824)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]