Itala florino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ambaŭ flankoj de florino.
15-ajarcenta hungara forinto, Sankta Leslo maldekstre kaj la blazono de la Hungara reĝlando dekstre

La itala florino (itale fiorino) estis mezepoka itala monunuo, produktita seninterrompe inter 1252 kaj 1523 sen grava ŝanĝo rilate al sia aspekto aŭ metalkvanto. Ĉiu monero entenis 54 grajnojn da oro, tio estas 3,5 gramoj. La fiorino d'oro de la Respubliko de Florenco estis la unua eŭropa ormonero produktita je sufiĉe larĝa kvanto por ludi signifan komercan rolon, kio ne okazis depost la 7-a jarcento. Ĉar florencaj bankoj tiam estis internaciaj kompanioj kun branĉoj tra la tuta Eŭropo, la florino rapide superfortiĝis kaj fariĝis la plej grava monero de Eŭropo por internacia negoco, tiel anstataŭante arĝenton.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]