István Xylander

El Vikipedio, la libera enciklopedio

István Xylander [iŝtvAn ksilander], laŭ hungarlingve kutima nomordo Xylander István estis hungara pastro, luterana episkopo. Lia origina nomo estis Holtzmann István.

István Xylander [1] naskiĝis en 1572 en Hungara reĝlando en Lőcse (nuntempa Levoča en Slovakio). Li mortis la 18-an de aprilo 1619 en Szepesváralja.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Xylander komence ĝis 1584 frekventis lernejon en sia naskiĝurbo, poste en diversaj proksimaj urboj, fine en Germanio. Depost hejmenveno en 1599 li estis diakono 4 jarojn en sia naskiĝurbo, poste pastro en aliaj proksimaj komunumoj. En 1611 li gvidis ĉiujn luteranajn kirkojn en Szepes. Post 3 jaroj li estis elektita episkopo de la nove kreita episkopejo Szepes-Sáros, sed tion la pola reĝo ne akceptis.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ’’Disputatio Ethica De Voluntate Caeterisque Facultatibus Animae…’’ (1598)
  • ’’Carmina sepulchralia super funus D. Christophori Thurzo de Bethlenfalva’’ (1614)
  • ’’Die Bekehrungsgeschichte des Grafen Christoph Thurzó’’

Fontoj[redakti | redakti fonton]