István Varga (ekonomikisto)
István Varga | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de julio 1897 en Budapeŝto |
Morto | 30-an de decembro 1962 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd • Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Familio | |
Edz(in)o | Erzsi Raffay |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto • economic policy-maker • statistikisto |
István Varga [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga István (naskiĝis la 5-an de julio 1897 en Budapeŝto, mortis la 30-an de decembro 1962 samloke [1] Arkivigite je 2014-02-19 per la retarkivo Wayback Machine) estis hungara ekonomikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1945, direktora en 1946) de Hungara Scienca Akademio.
Biografio[redakti | redakti fonton]
István Varga interrompis la lernadon pro la 1-a mondmilito. Li vundiĝis en 1917, poste li jam ne batalis. Li finis la lernadon en gimnazio, poste li frekventis 2 universitatojn en Budapeŝto. Li doktoriĝis en 1920. Post la diplomo li parte laboris en banko, parte li instruis en la universitato, fine li plulernis en Berlino, Londono kaj Pittsburgh. En 1927 li establis ekonomian instituton, kie li okupiĝis kun statistikoj kun Ákos Navratil. En 1933 li estis nomata privata profesoro, en 1940 publika eksterordinara profesoro en Universitato de Budapeŝto. En 1944 Gestapo arestis lin. En 1949 la instituto neniiĝis fare de la ŝtato, samtempe li ne rajtis instrui. En 1950 li pensiuliĝis, sed post la hungara revolucio de 1956 li denove instruis en Universitato Corvinus de Budapeŝto, baldaŭe eĉ eksterlande.
Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]
- The National Income of Hungary 1244 – 1925 and 1936 – 37 (1938)
- Der Unternehmungsgewinn (1957)
- A reklám (1960)
- Az újabb magyar pénztörténet és egyes elméleti tanulságai (1964)
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- komerca mezlernejo portas la nomon "Varga István"