István Szappanos
István Szappanos | |
---|---|
István Szappanos | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de julio 1818 en Kecskemét |
Morto | 24-an de decembro 1917 (99-jaraĝa) en Kecskemét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto advokato |
István Szappanos [iŝtvAn sapanoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szappanos István estis hungara advokato, parlamenta deputito, bienulo.
István Szappanos[1] naskiĝis la 25-an de julio 1818 en Kecskemét, li mortis la 24-an de decembro 1917 en Kecskemét.
Biografio[redakti | redakti fonton]
István Szappanos maturiĝis en kalvinana gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis en Kalvinana Jura Akademio (Kecskemét), pli poste li akiris advokatan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1842. Post la diplomo li malfermis advokatan atelieron en Kecskemét. En 1847 li estis urba subnotario, poste li estis apoganto de la hungara revolucio de 1848. Depost fiasko de la revolucio (1849) li okupiĝis pri la familia bieno, ekde 1855 li havis postenon en la kalvinana eklezio. En 1861 li estis juĝisto, inter 1867-1875 vicurbestro, sed tiutempe li ankaŭ redaktis gazeton. Inter 1905–1910 li estis parlamentano. Li edziĝis en 1849.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al digrafo SZ, poste serĉu la nomon)
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio