István Nyiri (arkitekto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Nyiri
István Nyiri en 1952
István Nyiri en 1952
Persona informo
Naskiĝo 10-an de majo 1902 (1902-05-10)
en Cegléd
Morto 31-an de aŭgusto 1955 (1955-08-31) (53-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkitekto
Verkoj Design Terminal
vdr

István Nyiri [iŝtvAn njiri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nyiri István estis hungara avangarda arkitekto. Lia familia nomvarianto estis Nyíri [njIri].

Memortabulo pri István Nyiri

István Nyiri[1] naskiĝis la 10-an de majo 1902 en Cegléd, li mortis la 31-an de aŭgusto 1955 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Nyiri komence studis en Reĝa Teknikuniversitato József, poste en arkitektura lernejo, kie li akiris neuniversitatan diplomon. Post siaj studoj li laboris ĝis 1932 ĉe Gyula Wälder (arkitekto), poste li malfermis arkitekturan firmaon kune kun László Lauber. Ili laboris kune ĝis jarfino de 1944. En tiu periodo kaj iomete plu Nyiri kun sia edzino laboris ankaŭ en propra bieno ĉe Lőrinci. Dum la socialismo la ŝtato forprenis la bienon kaj Nyiri povis labori nur en ŝtata arkitektura entrepreno. Li ricevis gravan arkitekturan premion en 1953.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Loĝdomo (Budapeŝto, 1933–1934, kun Lauber)
  • Loĝdomo (Budapeŝto, 1934, kun Lauber)
  • Propra familia domo (Budapeŝto, 1938, kun Lauber)
  • Financa domego (Budapeŝto, 1938–1940, kun Lauber, jam monumento historia)
  • Fabriko pri telefonoj (Budapeŝto, 1940–1941, kun Nyiri)
  • Centra stacidomo por aŭtobusoj (Budapeŝto, 1948-1949, jam monumento historia)
  • Poŝtejo de Csepel, 1949, kun alia arkitekto)
  • Stacidomo de Hatvan (1950-1952, kun alia arkitekto)
  • Akvoenergia centralo en Tiszalök (1953, kun alia arkitekto)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-07-23. Alirita 2020-04-29.