István Madarassy
Etoso
István Madarassy | |
---|---|
István Madarassy | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 16-an de julio 1948 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
István Madarassy [iŝtvAn madaraŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Madarassy István estas hungara skulptisto, oraĵisto.
István Madarassy [1] naskiĝis la 16-an de julio 1948 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
István Madarassy studis en Industriarta Altlernejo inter 1968-1973 en sia naskiĝurbo. Liaj plej gravaj instruistoj estis József Engelsz kaj Gyula Illés. Ekde 1974 li ekspozicias, li kreas ne nur skulptaĵojn, reliefojn, sed ankaŭ diversajn ornamaĵojn al fasadoj aŭ internajn ornamaĵojn. Li ankaŭ restaŭradas. Li ofte kreas sakralajn aĵojn. En 1999 li faris dekoraciojn en Operejo de Kluĵo. Li ricevis italan oran medalon en 1994, premion Kossuth en 2019.
Elektitaj solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Budakeszi (1977)
- Budapeŝto (1986, 1991, 1998)
- Oberstaufen (1988)
- Vieno (1990, 1993)
- Tel-Avivo (1996)
- Parizo (2000)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Arthalo Budapeŝto (1975)
- Tübingen (1986)
- Budapeŝto (1986, 1999)
- Vieno (1986, 1990)
- Carrara (1998)
Elektitaj skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Sankta Mateo la evangeliisto (1984, bronzo)
- Janus Pannonius (1986)
- István Széchenyi (1999)
- Dante (2013)
Elektitaj aliaj laboroj[redakti | redakti fonton]
- kandelingoj en paroĥa preĝejo de Siófok (1980)
- bapttujo kaj kandelingoj en preĝejo en Sopron (1997)
- memortabulo pri Ferenc Bessenyei en Budapeŝto (vidu la bildon!)
- kruco en Budapeŝto (restaŭrado, vidu la bildon!)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2021-03-02 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 2-a alineo)
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2019-03-23 per la retarkivo Wayback Machine