István Kinizsi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KINIZSI István (pr. kiniĵi iŝtva:n) estis hungara liberecbatalista honvedoficiro naskita en Szászcsávás la 29-an de oktobro 1826 kaj mortinta en Segesvár la 1-an de februaro 1886.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Kinizsi studis juron kaj li iĝis en marto de la jaro 1849 kapitano nomumita de Jozefo Bem. En julio de 1849 li estis komandanto de ĉevaltaĉmento defendinta la istmon de Vöröstorony. Poste li elmigris unue Meza Azio-n, poste en novembro de 1851 Anglion, pli poste Usonon. En 1856 li ricevis amnestion kaj revenis Hungarion. En 1869 li denove iĝis soldato, en 1881 li pensiuliĝis kiel husarmajoro. En 1886 oni elektis lin opozicia deputito de la hungara parlamento.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • A sánta huszár naplója (Sajtó alá rendezte Endre Veress, Kolozsvár, 1895).

Fonto[redakti | redakti fonton]