István Keresztes

El Vikipedio, la libera enciklopedio

István Keresztes [iŝtvAn keresteŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keresztes István estis hungara pastro, monaĥo, profesoro.

István Keresztes [1] naskiĝis la 27-an de septembro 1601 en Hungara reĝlando en Csallóköz (nuntempa Žitný ostrov en Slovakio). Li mortis la 19-an de aprilo 1666 en Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Keresztes aĝis 8, kiam li aliĝis al la jezuitoj. Post siaj studoj li pastriĝis kaj monaĥiĝis, poste li estis familia edukisto de Miklós Esterházy (palatino). Post jaroj li longe instruis teologion en Jezuita Universitato de Nagyszombat, kie li estis rektoro inter 1645 kaj 1649 [2]. Baldaŭe li estis rektoro en Kassa.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Oratio Funebris in Exequijs Excell. ac ill Comitis... (Funebra parolado pri palatino Miklós Esterházy), (1645)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.