Saltu al enhavo

István Károlyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Károlyi
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1797 (1797-11-18)
en Vieno
Morto 12-an de junio 1881 (1881-06-12) (83-jaraĝa)
en Fót
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro József Károlyi Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Elisabeth Waldstein-Wartenberg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Comtesse Georgine Dillon (en) Traduki (1820–) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Ede Károlyi, Sándor Károlyi Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

KÁROLYI István grafo (karoji istva:n) estis hungara politikisto, ano de la MTA (1853) naskita en Kaplony la 18-an de novembro 1797 kaj mortinta en Fót la 12-an de junio 1881. Lia patro estis József Károlyi, lia frato estis Lajos Károlyi.

István Károlyi en 1881

Biografio[redakti | redakti fonton]

Grafo István Károlyi post siaj universitataj studoj enpaŝis en husarregimenton Liechtenstein, en 1821 oni sendis lin en Parizon kiel diplomato. Dum longaj jaroj li vivis en Italio. Dum la hungara revolucio de 1848 li estis ĉefprefekto de departemento Pest. Li organizis en Fót nacigardistaron kaj establis la husarregimenton Károlyi. En februaro 1849 Alfred Windischgrätz kaptigis kaj malliberigis lin. En 1850 oni liberigis lin kontraŭ elaĉetpago. Li fariĝis denove ĉefprefekto de Pest en 1860, poste de 1867 ĝis 1881. Al lia nomo ligiĝas la konstruigado de preĝejo kaj kastelo de Fót laŭ planoj de Miklós Ybl. Li estis longtempe prezidanto de la asocio Szent István Társulat.

Fonto[redakti | redakti fonton]