István Hetényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

István Hetényi [iŝtvAn hetEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hetényi István estis hungara politikisto, ministro, profesoro, ekonomikisto. Lia patro estis Géza Hetényi, lia filino Zsuzsa Hetényi.

István Hetényi [1] naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1926 en Budapeŝto. Li mortis la 11-an de novembro 2008 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Hetényi doktoriĝis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1948, poste li laboris en Tutlanda Planada Oficejo ĝis 1980. Li partoprenis en preparadoj de Nova ekonomia mekanismo en 1967, en reformo de bankoj en 1987, en reformo de impostoj en 1988. Inter 1973 kaj 1980 li havis la rangon subministro, poste ministro pri financo ĝis 1986. Ekde 1987 li instruis en Universitato Corvinus de Budapeŝto. En 2002 li ricevis signifan premion.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Li ofte kontribuis en diversaj fakrevuoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]