Islando en la Somera Olimpiko 1912

El Vikipedio, la libera enciklopedio
dana Islando en la Somera Olimpiko 1912
Somera Olimpiko 1912 en Stokholmo
Flagtenanto: 
Sportistoj 4 en 3 fakoj
Medaloj
rango:
Oro
0
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
0
vdr

La islanda teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1912 en Stokholmo havis 4 sportistojn. Ili partoprenis en 3 fakoj. La sportistoj atingis neniun medalon.

La Sporta Asocio de Islando estis fondita la 28-an de januaro 1912, je la nomo Íþróttasamband Íslands, la Islanda Olimpika Komitato sekvis en 1921. Ĉar la olimpiko de 1912 okazis en Nordio (Skandinavio), kies loĝantoj havas aparte fortajn kulturajn interligojn, tiam sukcesis organizi nacian teamon de la insulo Islando por la sporta evento - la sekva apero de islanda teamo en olimpiko nur estis pli ol du jardekojn poste, en 1936. Kvankam Islando en 1912 ankoraŭ ne estis sendependa ŝtato, sed konsideratis parto de la reĝlando Danio, olimpikaj historiistoj kutime kalkulas la kvar sportistojn, kiuj konsistigis la teamon de 1912, memstara nacia teamo. Entute en la jardekoj antaŭ la unua mondmilito ne estis multaj sendependaj landoj, estis epoko de malmultaj grandaj imperioj, tial la islandanoj ne estis la solaj kiuj reprezentis ne-jam-memstaran landon.

Sincere dirite jam en la antaŭa olimpiko, tiu de 1908 en Londono, partoprenis unu islandano, la luktisto Jóhannes Jósefsson. Sed ĉar li solis, li kutime konsideratas membro de la dana teamo de tiu olimpiko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la sportistoj en la malferma ceremonio
emblemo
emblemo