Isiguro Teruhiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isiguro Teruhiko
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1905 (1905-11-30)
Morto 11-an de majo 1980 (1980-05-11) (74-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

ISHIGURO Teruhiko (respektive Ishiguro Teruhiko, en rondaj kanaoj いしぐろ てるひこ, proksimuma prononco [iŜI:guro teruHI:ko], naskiĝis en 1906, mortis la 11-an de majo 1980 en Tokio) estis japana esperantisto.

Li estis aktiva en diversaj fakoj de la Movado kaj ekster ĝi. Kiel komitatano de UEA ĝis 1977, LKK-ano por la tokia 50-a UK 1965 kaj multjara direktoro de Japana Esperanto-Instituto, li kunkonstruis la organizitan Movadon en sia lando. Kiel tradukanto el la japana, d-ro Isiguro kunlaboris kun Masao Miyamoto pri El japana literaturo (1965) kaj pri El la vivo de Syunkin (1968, Tanizaki Zyun’itirô. El la japana trad. Miyamoto M. Toyonaka-si: Japana Esperanta Librokooperativo, 2021. 91p. 21cm. ISBN 9784930785800). Li ankaŭ kontribuis per la traduko de La belan pacon (1959) al la movado kontraŭ nukleaj armiloj.[1]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Tiu ĉi 31-paĝa verketo temas pri la eksplodoj de atombomboj sur Hirosima kaj Nagasaki, en Aŭgusto de 1945. Eksplodoj kiuj mortigis tuj 333.000 homojn kaj vundis 235.000. El tiuj vunditoj, 88,7 % mortis antaŭ la 10-a tago post la malhumana monstra eksperimento kaj, krome, de tiuj, kiuj estis kelkajn kilometrojn for de la eksplodcentro, la radioaktiveco forprenadis la vivon unuj post la aliaj, eo multajn jarojn poste de la du fatalaj tagoj.

S-ro Senzi Yamaguti kortuŝe verkis siajn traviajojn, kaj sciante ke li estis komdamnita al nepra morto, li forgesis tion por sin dediĉi al konsolo de siaj malfeliĉaj samsortanoj kaj ankaŭ labori por veki la publikan opinion de la homaro kontraŭ la produktado, eksperimentoj kaj konservo de ĉiaj nukleaj armiloj. Samideano Mioko Adati, en la antaŭparolo al la bela esperanta traduko de Ter. Tsiguro, petas estu tradukata «La belan pacon» en ĉiun nacian lingvon, por ke ĝi estu legata de ĉiuj homoj en ĉiuj landoj, kio estos unu paŝo al la fina celo de ĉiu

konscia esperantisto: la paco. 
— J. DEVIS, Boletín n133 (maj 1962)

Referencoj[redakti | redakti fonton]