Internacia festivalo de la afrika modo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Afrika modo akan.

La Internacia Festivalo de la Afrika Modo aŭ franclingve Festival International de la Mode Africaine (mallonge : FIMA) estas festivalo pri la tutafrika modo kiu ĉefe okazas diversloke en Niĝero sed ankaŭ en Gabono[1].

FIMA naskiĝis en 1998 en la dezerto Tiguidit de Niĝero sur instigo de la niĝera modokreisto Alphadi [2].

La unua festivalo okazis en la sablodezerto Tenereo, en suda Saharo norde de la Niĝero. La tenerea dezerto ankaŭ nomiĝas dezerto de la dezertoj. Al la tritaga evento partoprenis 1,500 invititaj gastoj, inkluzive de pintaj mododezajnistoj kiel ekzemple Jean-Paul Gaultier kaj Yves Saint Laurent[3][4]

Celo[redakti | redakti fonton]

La festivalo celas kunigi la kvin kontinentojn en Afriko kaj antaŭenigi la konstruadon de pontoj por permesi la esprimon de talentoj. Ĝi celas ne nur modon el Afriko, sed ankaŭ tiun de la Afrika diasporo. Tiu ĉi projekto celas la tutmondan celebradon de la modo dum ĝi volas levi la konscion ĉe la afrikaj registaroj ke ĉi tiu sektoro havas potencialon por Afriko kaj kunigi afrikajn modotalentojn sin asociante ankaŭ al la afrika metiarta industrio.

Unesko[redakti | redakti fonton]

Ekde 1998, FIMA elektis por la modofestivalejo rimarkindajn naturajn lokojn troviĝantaj sur la listo de monda heredaĵo de UNESKO kiel ekzemple la klifoj de Tiguidit, la bordoj de la rivero Niĝero, la nacia parko sur la altebenaĵo de Batekeoj en Gabono. La Festivalo kiun la UNESKO subtenas, ricevis inter aliaj kritikojn de Islamaj organizaĵoj.[5]

Modo rilatas al arto kaj kulturo kaj kiel vektoroj de integriĝo por ekscelenco, reflektantaj la respektivajn identecojn de ĉiu popolo ĉirkaŭ la mondo, devas certigi socian koherecon kaj "dialogon inter popoloj", unu el la celoj kongruaj al tiuj de Unesko[6].

Festivalejoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

La artikolo estas parte bazita sur la samtema artikolo en la germanlingva (krea historio 19:30, 17. Nov. 2016‎) kaj franclingva vikipedioj (krea historio 06:30, 29 sep. 2018‎)

  1. (franca) Préparatifs du FIMA 2009: les autorités de tutelle rencontrent les partenaires du Festivalo.
  2. Alphadi: Por rekono de afrika kreivo
  3. Alphadi: "FIMA celas subteni la evoluon de Afriko"
  4. FIMA 1998 & UNESCO. Arkivita el la originalo je 2019-04-14. Alirita 2019-04-14.
  5. Jolijn Geels: Niger.
  6. (fr) Abdoul-Aziz Ibrahim Souley, Préparatifs de la 11eme édition du FIMA : Le FIMA quitte le Niger au profit du Maroc Arkivigite je 2019-04-14 per la retarkivo Wayback Machine, Nigerdiaspora, la 29-an de junio 2018 (alirite la 14-an de aprilo 2019).
  7. Afrika Modo-Festivalo  : Alphadi anoncas Fima por decembro. Arkivita el la originalo je 2019-04-14. Alirita 2019-04-14.
  8. Kurejoj en la Dezerto: FIMA kaj la Estonteco de Afrika Modo
  9. Festival International de la Mode Africaine – FIMA en Niamey de la 23-a ĝis la 27-a de novembro [1]
  10. La granda nokto de la Internacia Festivalo de Afrika Modo  : La granda nokto de afrikaj stilistoj. Arkivita el la originalo je 2014-04-03. Alirita 2019-04-14.
  11. Niĝero: maksimuma sekureco por la Internacia Festivalo de Afrika Modo
  12. fima  : La plej granda modesta festo de Afriko komenciĝas la 25-an de novembro. Arkivita el la originalo je 2015-07-11. Alirita 2019-04-14.
  13. Niĝero  : 10a eldono de la Internacia Festivalo de Afrika Modo (FIMA), Agadez
  14. FIMA: revenu al Agadez 18 jarojn poste
  15. FIMA, unu el la plej gravaj afrikaj modaj festivaloj, ekloĝas en Dakhla
  16. Fashion Weeks, Fima ... Afrika modo balaas la kontinenton

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]