Internacia damludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
internacia damludo

emblemo

speco de sporto • individua sportotabulludo • sporta ludo • varianto de damludo
vdr
Tabulo por internacia damludo.

Internacia damludo (nomata ankaŭ pola damludo) estas variaĵo de damludo kiu estas disvastigita precipe en Francio, Nederlando, Pollando kaj Rusio.

Ludreguloj[redakti | redakti fonton]

Internacia damludo kiu finiĝas en la venko de la blanka

La ludo estas ludata sur kvadrata ludtabulo kun 100 fakoj, alternative koloritaj hele kaj malhele. Dum la ludo nur la malhelaj fakoj estas uzataj. Ambaŭ ludantoj havas po 20 pecojn kiuj estas lokigitaj sur la respektivaj unuaj kvar linioj. La komencanta ludanto gvidas la helajn pecojn, la alia ludanto gvidas la malhelajn.

La pecoj movas ekzakte unu paŝon diagonale antaŭen. Se staras peco de la kontraŭludanto antaŭe de ludantanta peco kaj la fako rekte malantaŭ ĝi estas malplena, tiam la ludanto devas salti per sia peco super la kontraŭludanta kaj forpreni (kapti) ĝin de la ludtabulo. La ludanto ankaŭ devas salti, se peco de la kontraŭludanto staras malantaŭe de sua peco kaj la fako rekte antaŭ ĝi estas malplena. Se poste eblas fari pluajn saltojn (antaŭen aŭ malantaŭen), ankaŭ ĉi tiuj estas devigaj. Se estas diversaj moveblecoj, tiam la ludanto devas elekti tiun, kiu kaptas la plej multajn pecojn de la kontraŭludanto. Se peco atingas la lastan linion, tiam ĝi promocas al Damo (ankaŭ nomita Reĝo). La damo povas iri laŭplaĉe sur la diagonalo - antaŭen aŭ malantaŭen, kaj devas salti, se peco de la kontraŭludanto staras sur la diagonalo, kaj la fako rekte malantaŭ ĝi estas malplena. Se estas pluaj malplenaj fakoj, la damo povas salti alternative ankaŭ tien. Ankaŭ la damo devas fari multoblajn saltojn, se eblas.

Venkas la ludanto, kies kontraŭludanto ne povas fari pluan movon aŭ malgajnis ĉiujn pecojn.

Specifecoj[redakti | redakti fonton]

Fina pozicio kun du damoj kontraŭ unu estas kutime remisa.