Internacia Unio de Regionaj Sciencoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Unio de Regionaj Sciencoj
internacia asocio • ombrelorganizaĵo
Komenco decembro 1954 vd
Sidejo Universitato de la Acoroj
Agareo

Regiona scienco

Fondinto(j) Walter Isard vd
Filioj European Regional Science Association • North American Regional Science Council • Pacific Regional Science Conference Organization • Latin America Regional Science Association vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Asocio por Regiona Scienco (angle RSAI - Regional Science Association International) estas unio de internaciaj organizaĵoj traktantaj regionan sciencon. La organizaĵo estis fondita en 1954 kaj ĝia sidejo estas ĉe la Universitato de la Acoroj situanta en la ĉefurbo de Acoroj: Punta Delgada, kiu apartenantas al Portugalio [1].

Ĝi estas internacia komunumo de esploristoj interesitaj pri studado de la regionaj implicoj de la naciaj kaj internaciaj procezoj de ekonomia kaj socia ŝanĝo.

Ĝiaj filioj estas la European Regional Science Association (ERSA), la Regional Science Association de la Amerikoj (RSAmericas) kaj la Pacific Regional Science Conference Organisation (PRSCO) [2].

La societo eldonas la revuon Papers in Regional Science kaj organizas ekde 1980 tutmondan kongreson, kiu okazas ĉiujn du jarojn ekde 2012 (antaŭe ĉiuj kvar jaroj). Ĝi ankaŭ aljuĝas plurajn premiojn, la plej grava el kiuj estas la Medalo de Fondinto. Laŭ siaj propraj informoj, la RSAI havas pli ol 4,000 membrojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la malfruaj 1940-aj jaroj kaj fruaj 1950-aj jaroj, la ekonomiisto Walter Isard laboris kun grupo de akademiuloj en la analizo de regionoj, kaj la nivelo de evoluo. Tiuj akademiuloj venis de pluraj kampoj: ekonomiko, geografio, urba kaj regiona planado, politika scienco kaj sociologio de vilaĝoj. Ili antaŭvidis ĝin kiel interfaka klopodo kiu postulis unikajn teoriajn konceptojn, metodikajn ilojn, kaj malsamajn datenojn. Ĉar ilia klopodo estis multfaka, la ekzistanta akademia organizaĵo kunigis la partoprenantojn kaj tiel ili kreis sian propran organizaĵon.

En 1961 la organizaĵo havis 960 membrojn kaj la branĉo en la okcidenta Usono estis fondita. Tiam en 1963 la branĉo estis fondita en Japanio, sekvita de aliaj branĉoj tra Eŭropo, Barato, Argentino, kaj Brazilo. En 1969 la japana branĉo okazigis internacian konferencon pri la temo Pacifika Oceano. Iom post iom komenciĝis kunordigo inter la diversaj branĉoj koncerne aranĝon en la organizaĵo, kaj sekve, en 1990, la organiza strukturo ŝanĝiĝis laŭ kiu ekzistas 3 tegmentaj organizaĵoj gvidataj de naciaj organizaĵoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Boyce 2003: 32-34
  2. Boyce 2003: 35

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Boyce, David. (2004). "Mallonga historio de la kampo de regiona scienco." Paperoj en Regiona Scienco. 83(1): 31-57. [1]