Internacia Pirata Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Pirata Partio
emblemo
politika organizaĵo • internacia ne-registara organizaĵo • neprofitcela organizaĵo
Komenco 18-a de aprilo 2010 vd
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Ĝenevo
Retejo Oficiala retejo
vdr
Internacia Pirata Partio
angle Pirate Parties International
france 
Parti pirate international'
(Politika partio)
politika organizaĵo • internacia ne-registara organizaĵo • neprofitcela organizaĵo
Kunprezidantoj Maša Čorak kaj Koen De Voegt[1]
Fondiĝo 18-a de aprilo 2010[2]
Lingvo(j) angla
Membroj Agnoskitaj naciaj pirataj partioj (28 partioj membroj kaj 6 observaj[3])
Retejo pp-international.net
vdr

La Internacia Pirata Partio (angle Pirate Parties International, france Parti pirate international aŭ "IPP") estas organizaĵo ariganta la piratajn partiojn de la tuta mondo. La unua partio estis la sveda Piratpartiet, fondita la 1-an de januaro 2006.

La IPP estas regata de konsilio, estrata de du vicprezidantoj[4], kiuj estas nun Grégory Engels kaj Vojtěch Pikal. La sekvota linio, la regado, la dissendolistoj, la interna komunikado, la rilatoj kun la internaciaj instancoj, la kunordigo de la fondo de naciaj pirataj partioj kaj la aliĝpetoj estas respondecoj de la ĝenerala Asembleo de IPP, kiu devas kunveni almenaŭ unufoje jare[5].

La Internacia Pirata Partio, kiu defendas ideojn pri datuminterŝanĝo eĉ petis aliĝon al la Monda Organizaĵo de Intelekta Propraĵo (MOIP) kiel observa membro sed tiu peto estis rifuzita[6]. Male, la stato de observanto estis konsentita de la interministeria kunveno de la Monda Organizaĵo pri Komerco (OMK) en decembro 2013 en Balio[7].

Pirataj partioj en la mondo[redakti | redakti fonton]

Inspiritaj per la sveda iniciato, la pirataj partioj ekzistas pli aŭ malpli aktivaj en 66 landoj[8] (inkluzivante la Eŭropan Piratan Partion[9]). Tiuj partioj kunlaboras kaj akordigas siajn programojn per la Internacia Pirata Partio[8]. Tamen, ili ne estas ĉiuj agnoskitaj je nacia nivelo.

Listo de pirataj partioj[redakti | redakti fonton]

La pirataj partioj, ordinaraj membroj de la Internacia Pirata Partio[redakti | redakti fonton]

La ordinaraj membroj devas esti partioj

  • aliĝantaj al la statutoj kaj celoj de la asocio
  • uzantaj la vorton "pirato" en sia nomo
  • kun funkciado laŭ demokratiaj principoj.

Ne povas esti pli ol unu ordinara membro en ĉiu lando.

De la lasta asembleo de 2012 en Prago, estas 28 ordinaraj membroj[10]:

Pirataj partioj, observaj membroj de la Internacia Pirata Partio[redakti | redakti fonton]

Pirataj partioj, kiuj petis ordinaran aliĝon al la Internacia Pirata Partio[redakti | redakti fonton]

  • Belorusio : Партыя піратаў Беларусі ;
  • Bosnio kaj Hercegovino : piratskapartija ;
  • Estonio : Eesti Piraadipartei[37] ;
  • Latvio : piratupartija ;
  • Slovakio : Slovenská pirátska strana[38] ;
  • Tunizio : Pirata Partio (Tunizio)
  • Ukrainio : Пиратская Партия Украины[39] ;

Pirataj partioj, kiuj petis aliĝon kiel okserva membro en la Internacia Pirata Partio[redakti | redakti fonton]

Aktivaj pirataj partioj, sed ne registritaj[redakti | redakti fonton]

  • Argentino : Partido Pirata Argentino[40] ;
  • Ĉilio : Partido Pirata de Chili[41] ;
  • Kipro : Pirate party cyprus[42] ;
  • Usono : United States pirate Party[43] ;
  • Grekio : Πειρατικό Κόμμα[44].
  • Litovio : Piratų Partija[45] ;
  • Meksiko : Partido Pirata Mexicano[46] ;
  • Nederlando : Piratenpartij Nederland[28] ;
  • Turkio : Korsan Partisi[47] ;
  • Urugvajo : Partido Pirata en Uruguay[48] ;

Plie, estas diskutoj (precipe pri IPP[8] kaj facebook) pri konsistigo de partioj en Norvegio, en Bosnio kaj Hercegovino, en Kolombio, en Kostariko kaj en Venezuelo.

Balotaj rezultoj[redakti | redakti fonton]

Svedio[redakti | redakti fonton]

Svedaj ĝeneralaj balotoj de 2006
0,63 % de la esprimitaj voĉoj
Eŭropaj balotoj de 2009 en Svedio
7,1 %, 1 kaj poste 2 eŭropaj parlamentanoj estis elektitaj

Germanio[redakti | redakti fonton]

Post Svedio en 2006 la Piratpartio de Germanio, en 2008, fariĝas la dua pirata partio, kandidato en baloto.

Regionaj balotoj de 2011 en Berlino la 18-an de septembro 2011
La germana piratpartio ricevis 8,9 % de voĉoj kaj 15 elektitojn, antaŭ la liberaluloj (FDP) de la Parlamento[49].
Regionaj deputitaj balotoj de 2012 en Nordrejn-Vestfalio la 15-an de majo 2012
La Piratoj ricevis 7,8 % de voĉoj kaj finis antaŭ Die Linke gagnante 20 deputitojn.

Francio[redakti | redakti fonton]

En septembro 2009, en Francio, la Pirata Partio estis la tria pirata partio, kandidato en baloto.

Partaj deputitaj balotoj la 20-an de septembro 2009 en la 10-a deputita distrikto de Yvelines
2,08 % (472 voĉoj) [50],[51]
Partaj deputitaj balotaj la 4-an de julio 2010 en la 10-a deputita distrikto de Yvelines
0,66 % (178 voix)[52]
Francaj deputitaj balotoj de 2012
101 kandidatoj[53]

Finnlando[redakti | redakti fonton]

Parta municipa baloto en Loviisa la 29-an de oktobro 2009
0,2 % (17 voix)[54]

Islando[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Pirata Partio (Islando).
Deputitaj balotoj de 2012
Tri deputitoj en Althing[55].

Svislando[redakti | redakti fonton]

Municipaj balotoj de 2010 en Winterthour la 7-an de marto 2010
1,1 % (16 754 voĉoj), 1 elektito[56].
Kantonaj balotoj de 2010 en Berno
0,7 % (3 912 voĉoj)[57]
balotoj en la Konsilio de la Ŝtatoj de la 11-a de marto 2012 - Friburgo
3,9 % (3 271 voĉoj)[58]

Aŭstrio[redakti | redakti fonton]

Municipa baloto en Bregenz
1,62 %[59]
Municipa baloto en Innsbruck
3,81 %, 1 elektito[60]

Registaraj kaj regionaj postenoj[redakti | redakti fonton]

Araba printempo 2011 : la Pirata Partio de Tunizio famiĝis en la tunizia ribelo de 2011, kiam pluraj el ĝiaj membroj estis arestitaj pro partopreno enprotestoj. En la semajno post la politika vakeco sekve de la fuĝo de prezidento Zine el-Abidine Ben Ali, unu el tiuj malliberigitoj, Slim Amamou, nun apartenanta al la Pirata Partio de Tunizio, estis elektita por la nove kreita posteno subministro pri junularo kaj sportoj (17-a de januaro 201125-a de majo 2011) en la 2-a registaro de Mohamed Ghannouchi[61].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-08-04. Alirita 2014-09-02.
  2. http://www.pcworld.fr/internet/actualites,naissance-parti-pirate-international,486821,1.htm[rompita ligilo]
  3. http://www.pp-international.net/about
  4. Statutoj de la Internacia Pirata Partio, artikolo 13.
  5. Statutoj de la Internacia Pirata Partio, artikolo 9 kaj 11.
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-01-19. Alirita 2014-09-02.
  7. Guillaume Champeau (la 21-an de novembro 2013). Le Parti Pirate obtient le statut d'observateur à l'OMC. Numerama. Alirita la 29-an de novembro 2013..
  8. 8,0 8,1 8,2 http://www.pp-international.net/
  9. http://ppeu.net/?lang=fr
  10. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-01-16. Alirita 2014-09-02.
  11. http://www.pirateparty.org.au/
  12. http://www.piratenpartei.at/
  13. http://www.pirateparty.be/
  14. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-19. Alirita 2014-09-02.
  15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-06. Alirita 2014-09-02.
  16. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-08-05. Alirita 2014-09-02.
  17. 17,0 17,1 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-10-06. Alirita 2014-09-02.
  18. http://www.piratpartiet.dk/
  19. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-04-12. Alirita 2014-09-02.
  20. http://www.piraattipuolue.fi/
  21. http://www.partipirate.org
  22. http://www.pirateparty.gr/
  23. http://www.partito-pirata.it/
  24. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-02-05. Alirita 2014-09-02.
  25. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-03-17. Alirita 2014-09-02.
  26. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-04-23. Alirita 2021-08-13.
  27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-05-07. Alirita 2014-09-02.
  28. 28,0 28,1 http://piratenpartij.nl
  29. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-06-09. Alirita 2014-09-02.
  30. http://www.ceskapiratskastrana.cz/
  31. http://partidulpiratilor.ro/
  32. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-01-05. Alirita 2014-09-02.
  33. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-01-10. Alirita 2014-09-02.
  34. http://www.piratskapartija.com/
  35. http://www.partipirate.ch/
  36. http://piratim.org
  37. http://piraadipartei.ee/
  38. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-09-04. Alirita 2014-09-02.
  39. http://www.pirateparty.org.ua/
  40. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-12-18. Alirita 2014-09-02.
  41. http://www.partidopirata.cl/
  42. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-04-04. Alirita 2014-09-02.
  43. http://www.pirate-party.us/
  44. http://pirateparty.gr/
  45. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-11-06. Alirita 2014-09-02.
  46. http://partidopiratamexicano.org/
  47. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-04-21. Alirita 2021-08-30.
  48. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-03-12. Alirita 2014-09-02.
  49. http://www.lemonde.fr/technologies/article/2011/09/19/le-parti-pirate-entre-au-parlement-du-land-de-berlin_1574139_651865.html
  50. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-10-07. Alirita 2014-09-02.
  51. http://www.yvelines.pref.gouv.fr/sections/l_etat_en_mouvement/elections/elections_politiques/legislative_partiell/downloadFile/attachedFile_4/feuille_de_resultats_LG10_cab.pdf?nocache=1253525184.79[rompita ligilo]
  52. Rezultoj de la unua balotvico sur la interretejo de la prefektejo[rompita ligilo]
  53. Julien L. (la 15-an de majo 2012). Le Parti Pirate présentera plus de 100 candidats aŭ législatives. Numerama. Alirita la 16-an de majo 2012..
  54. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-11-15. Alirita 2014-09-02.
  55. AFP (la 27-a de aprilo 2013). “france Le Parti pirate islandais, premier au monde à entrer dans un Parlement national”, Le Monde. 
  56. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-03-17. Alirita 2014-09-02.
  57. http://www.sta.be.ch/wahlen10/requestDispatcher.aspx?method=read&sprache=f&typ=17&wk=F[rompita ligilo]
  58. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-08-25. Alirita 2014-09-02.
  59. Rezulto de piratpartio en Bregenz[rompita ligilo]
  60. Rezulto de piratpartio en Innsbruck
  61. france Guillaume Champeau, « Arestita sub Ben Ali, la bloganto Slim Amamou fariĝas ministro ! », gazeto Numerama, la 17-an de januaro 2011

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]