Interlingua-English Dictionary

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Interlingua-English Dictionary (IED), ellaborita de la International Auxiliary Language Association (IALA) sub la direkto de Alexander Gode kaj eldonita de Storm Publishers en 1951, estas la unua interlingvaa vortaro. La IED inkluzivas ĉirkaŭ 27 000 vortojn desegnitajn de ĉirkaŭ 10 000 radikoj. Ĝi ankaŭ prezentas 125 afiksojn, kiuj faciligas liberan vortfaradon. Ĝia plena titolo estas 'Interlingua: A Dictionary of the International Language.

La antaŭparolo, verkita de Mary Connell Bray, mallonge rakontas la historion de interlingvistiko kaj IALA. La Enkonduko, verkita de Gode, klarigas la teorion kaj principojn de interlingvao kaj profunde esploras la derivajn procedurojn uzatajn por akiri vaste internacian vortprovizon. Vortaraj enskriboj elmontras la ligojn inter vortoj en la sama deriva familio, igante la IED utila rimedo por lingvistoj, interlingvistoj, kaj aliaj interesitaj pri lingvo kaj lingvistiko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]