Interdom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interdom
Informoj
fondodato 1-a de majo 1933
adreso Россия Россия
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
vdr
Interdom
Ordeno de la Amikeco de la Popoloj

Interdom (Ivanova Internacia Loĝlernejo) estas speciala lernejo por fremduloj situantaj en la grandurbo Ivanovo, Rusio. La nomo estas mallongigo de la rusa Internacionalnij Dom.

Ĝi estis kreita la 26-an de marto 1933 fare de la tekstilaj virinoj de la grandurbo sub la direkto de la sovetia sekcio de Internacia Ruĝa Helpo (ankaŭ konata kiel MOPR, ĝia rusa akronimo). La loĝlernejo poste estis nomita laŭ fondinto Elena Dmitrievna Stasova. Ĝi estis elpensita kiel lernejo por infanoj de subpremitaj demokrataj gvidantoj kaj aktivuloj de la tuta mondo. Interdomaj gravaj etendaĵoj okazis en la jaroj 1961, 1969 kaj precipe ĉirkaŭ 1990. Ĉar Sovet-Unio kolapsis, Interdom ankaŭ iĝis hejmo por multaj infanviktimoj de la nuklea akcidento de Ĉernobilo. Komence de la 21a-jarcentaj oni pripensis planojn ŝanĝi la internacian lernejon en militistan akademion ĉar kadetoj (vidu Suvorov Militakademio) bezonis tion. Tio estis atingita danke al grava fortostreĉo fare de la lerneja kunlaborantaro, la rusia Ruĝa Kruco kaj la prompta respondo de la rusa Komisiono por Paco, aparte la influo de ĝia prezidanto, la antaŭa ŝaka mondĉampiono Anatoly Karpov.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]