Inspecteur la Bavure (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Inspecteur la Bavure
filmo
Originala titolo Inspecteur la Bavure
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 3 dec. 1980, 27 mar. 1981, 12 nov. 1981, 14 feb. 1983, 28 jul. 1983, 15 maj. 1985, oktobro 1985
Ĝenro krimfilmo, komedia filmo
Kameraado Henri Decaë
Reĝisoro(j) Claude Zidi
Produktisto(j) Claude Berri
Scenaro Claude Zidi
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Vladimir Cosma
Rolantoj Coluche • Gérard Depardieu • Dominique Lavanant • Alain Mottet • Jean Bouchaud • Julien Guiomar • Martin Lamotte • Philippe Khorsand • Dany Saval • Marthe Villalonga • Richard Anconina • Féodor Atkine • Richard Bohringer • Jean-Paul Lilienfeld • Hippolyte Girardot • Henri Lambert • Hubert Deschamps • Gabriel Gobin • Jeanne Herviale • Clément Harari • Maria Laborit • André Chaumeau • Louison Roblin • Michel Puterflam • Dominique Hulin
Produktinta firmao Renn Productions
IMDb
vdr

Inspecteur la Bavure (Inspektoro Misfaro) estas franca filmo de Claude Zidi aperinta en 1980.

Temo[redakti | redakti fonton]

Filo de polica heroo mortigita de Pierrot de fou, Michel Clément tute ne egalas sian patron. Kuraĝigita de sia patrino por sekvi la spurojn de sia patro, li malfacile ricevas sian diplomon de polica inspektoro (pro indulgemo de ĵurio) kaj troviĝas staĝanto de PJPP (Polico Jura de Prefektejo de Polico). Tie, lia mallerto kaŭzas al li multnombrajn problemojn, sed malgraŭ tio, Michel revas aresti la publikan malamikon n-ro 1, la senkompatan Roger Morzini. Tiu ĉi, opiniante sian vizaĝon tro konata, trairas operacion de estetika ĥirurgio.

Ambicia ĵurnalistino, Marie-Anne Prossant, filino de riĉa industriisto Louis Prossant, spitas al Morzini, kio havigas al ŝi polican protekton: Michel Clément oficiale kaj videble plenumos tiun taskon por trompi la atenton, dum pli kompetentaj policanoj kaŝe plenumos tiun sekurecon, atendante ke Morzini ataku ŝin por aresti lin.

Hazarde, Morzini, nerekonebla, ekamikiĝas kun Michel, kiu naive rivelos al li ĉiujn sekretojn de polico por ne esti kaptita...

(Roger Morzini estis inspirita de Jacques Mesrine kaj Louis Prossant de Robert Hersant)

Teĥnikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]