Inkudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Inkudo (incus)

La amboso, ambososto, aŭ inkudo (latine incus) ligas la maleton (maleon) al la piedingo (stapedo) per la ambos-piedinga (inkudo-stapeda) artiko.
Same kiel la aliaj aŭdaj ostetoj la amboso (inkudo) nur troviĝas en la oreloj de mamuloj.

La inkudo de la homo pezas ĉirkaŭ 27 mg.