Inis Oírr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Inis Oírr
la situo de Inis Oírr
la situo de Inis Oírr
insuloGaeltacht
Akvejo Atlantiko,
Insularo Aran-insuloj
Geografia situo 53° 3′ 29″ N, 9° 31′ 39″ U (mapo)53.058055555556-9.527557Koordinatoj: 53° 3′ 29″ N, 9° 31′ 39″ U (mapo) f1
Inis Oírr (Irlando)
Inis Oírr (Irlando)
DEC
Inis Oírr
Inis Oírr

Map

Areo 5,67 km² f4
Plej alta loko 57 mf5
vdr

Inis Oírr [ɪnʲɪʃ ˈiːɾʲ] (angligita Inisheer, ekzistas ankaŭ du aliaj nomoj por la insulo) estas insulo ĉe la okcidenta marbordo de la graflando Galway en Irlando. La insulo havas krome jenajn nomojn Inis Thiar kaj Inis Oirthir.[1] Ĝi estas unu el la Aran-insuloj. Ĝi estas la plej malgranda loĝata el tiu insula grupo kaj la plej orienta.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La areo de la insulo havas ĉ. dek kvadratajn kilometrojn. Ĝi situas 8 km for de la marbordo de la graflando Chláir. La plej multaj de la 247 (stato 2006) loĝantoj loĝas en la norda parto de la insulo, kie troviĝas kaj la haveno kaj la flughaveno. Same en la nordo estas mezepoka burgo de la familio O’Briens el la 14a jarcento. La burgo staras sur monteto kaj estas ĉirkaŭata de la restaĵoj de ringfortikaĵo Dún Formna. Inter la burgo kaj la flughaveno estas malgranda preĝeja ruino, Teampall Chaomháin. Ĝi estas dediĉita al la sanktulo Kevin de Glendalough kaj ĉiujare je la 13a de julio ĝi estas celo de pilgrimado. En la oriento de la insulo troviĝas la vrako de la 1960 alteriĝanta ŝipo Plassey.

Inis Oírr situas en Gaeltacht-regiono, t.s. ke la irlanda lingvo estas la ĉefa lingvo de la insulanoj.

Oni povas atingi la insulon per pramŝipo de Ros an Mhíl (Rossaveal) kaj Dúlainn (Doolin) kaj de la aliaj Aran-Insuloj.

Ekonomie turismo ludas gravan rolon. La insulo ankaŭ estas ŝatata de lernejanoj por lerni la irlandan lingvon.

Sur la insulo ekzistas kvin vilaĝoj:

  • Baile Thiar (Okcidenta vilaĝo)
  • Baile an Lurgáin (Lurgáin-vilaĝo)
  • Baile an tSéipéil (Séipéil-vilaĝo)
  • Baile an Chaisleáin (kastela vilaĝo)
  • Baile an Fhormna (Fhormna- vilaĝo)

La cefa loko sur la insulo estas Baile an Lurgáin.[2]

Naciaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Cill na Seacht nIníon (tombo de la sep filinoj)
  • Dún an Chreagáin Chaoil (Greggankeel- fortreso)
  • Dún Formna kun la burgo Caisleán Uí Bhriain (O’Brien’s Castle)
  • Ŝtonĉeloj
  • Cill Ghobnait (preĝejo de Sankta Gobnet / Kilgobnet Church)
  • Cnoc Raithní (Knockgrannie)
  • Teampall Chaomháin (preĝejo Sankta St Cavan)

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Liste der geänderten Ortsnamen, 2004; PDF; 770 kB.
  2. Things to Do in Inisheer.. Arkivita el la originalo je 2018-03-08. Alirita 2017-03-08.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]