Inden VS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo VS en Inden VS staras por la svisa Kantono Valezo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Inden.

Inden
Blazono de Inden
Blazono de Inden
Blazono de Inden
Inden
Inden
Inden
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Leuk
Koordinatoj  46° 20′ 42″ N 7° 37′ 5″ O / 46.34500 °N, 7.61806 °O / 46.34500; 7.61806 (mapo)Koordinatoj: 46° 20′ 42″ N 7° 37′ 5″ O / 46.34500 °N, 7.61806 °O / 46.34500; 7.61806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 111
Areo 9,86 km²
Alteco 1138 m super marnivelo
Poŝtkodo 3953
Komunumkodo 6109
Mapo de Inden
Mapo de Inden
Situa mapo de Inden
vdr

Inden estas komunumo en la distrikto Leuk en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 111 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Inden situas en la suba parto de Supra Valezo, nordokcidente de Leuk, ĉe la norda flanko de la Valo de Rodano en la valo de la rivero Dala. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,86 km², de kiuj 26,0% estas kovritaj de arbaro, 11,4% servas por agrikulturo kaj 2,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Inden limas en nordo al Leukerbad, en oriento al Albinen, en sudo al Leuk, en okcidento al Varen, kaj en nordokcidento al Mollens.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Inden situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Inden pasas la vojo de Leuk al Leukerbad. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas 2 kilometrojn de la komunumo apud Leuk. De 1915 ĝis 1967 de Leuk kondukis fervojlinio al Inden. Pere de la poŝtaŭtolinio de Leuk al Leukerbad la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Inden datiĝas el la jaro 1242 Indes. Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Inden apartenis al la Triono Von Zuben de la Valeza Dekono Leuk. En la jaro 1322 Inden estis la unuan fojon menciita kiel komunumo, kiun gvidis du deputitoj. La civita domo datiĝas verŝajne el la 16-a jarcento kaj estis rekonstruita en la jaro 1742. En la jaro 1741 la vilaĝo estis detruita de incendio. Eklezie Inden dum mezepoko apartenis al la Paroĥo Leuk. En la jaro 1500 estis konstruita la Kapelo Sankta Antonio kaj en la jaro 1767 la preĝejo Maria je bona konsilo. En la jaro 1775 Inden fariĝis memstara paroĥo.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Inden

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]