Imre Bukta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Bukta
Persona informo
Naskonomo Bukta Imre
Naskiĝo 20-an de julio 1952 (1952-07-20) (71-jaraĝa)
en Mezőszemere
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto • grafikartisto • vidartisto
vdr

Imre Bukta, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bukta Imre estas hungara pentristo, altlerneja instruisto, membro de Hungara Arta Akademio (2013).

Imre Bukta [1] naskiĝis la 20-an de julio 1952 en Mezőszemere.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Bukta abiturientis en Eger en 1970, poste li eklaboris en ŝtata agrikultura laborejo kiel faklaboristo. Li lernis ankaŭ pentradon de pluraj pentristoj. Inter 1971–1973 li estis soldato, poste li faris dekoraciajn laborojn en Eger kaj Tiszaújváros. En 1975 li revenis al sia naskiĝvilaĝo, kie li okupiĝis pri kreo de artaĵoj. Post 2 jaroj li kreis artaĵojn el plastoj. Tiutempe li akiris diplomon en Pécs, poste li habilitiĝis en Industriarta Altlernejo [2]. Li kreis artaĵojn en pluraj urboj, plej longe en Szentendre (1980–1994). Inter 1982 kaj 1985 li ricevis stipendion. Li instruas en Universitato Károly Eszterházy. Li ricevis premiojn inter 1978-2016, en 2023 premion Kossuth.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

El grupaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj artaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Alkalmi kiállítás a majorságban tartott állatoknak (1974, ŝoka artaĵo)
  • Mezőgazdasági gép a köztisztaság szolgálatában (1977, ŝoka artaĵo)
  • Műanyagból tiszta búzát készítő cséplőgép (1985, ŝoka artaĵo)
  • Spiritiszta falusi kislány (1991, desegnaĵo)
  • Szentendre (akvaforto)

Fontoj[redakti | redakti fonton]