Ilja Glazunov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilja Glazunov
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1930 (1930-06-10)
en Sankt-Peterburgo
Morto 9-an de julio 2017 (2017-07-09) (87-jaraĝa)
en Moskvo
Mortokialo kora malsufiĉo
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusio
Alma mater Repin Institute of Arts
Familio
Edz(in)o Nina Vinogradova-Benois
Infano Ivan Glazunov
Okupo
Okupo pentristo • filozofopedagogo
TTT
Retejo http://www.glazunov.ru
vdr

Ilja Sergejeviĉ Glazunov, ruse Илья Сергеевич Глазунов (naskiĝis la 10-an de junio 1930 en Leningrado, Sovetunio mortis la 9-an de julio 2017 en Moskvo) estas sovetia kaj rusia pentristo. Li fondis kaj gvidis la Rusian Akademion de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ilja Glazunov naskiĝis la 10-an de junio 1930 en Leningrado. Lia patro estis Sergej Glazunov, patrino - Olga Glazunova.

Glazunov estis en Leningrado dum la sieĝo; tiatempe pereis liaj gepatroj kaj aliaj parencoj. Estante 12-jara, li estis forveturigita de tie per la Vojo de Vivo kaj vivis apud Velikij Novgorod, post malblokado revenis al Leningrado. Li studis en Meza pentrarta lernejo de Leningrado, en Leningrada instituto de Repin.

En 1956 li geedziĝis kun Nina Vinogradova-Benua. En komenco de februaro 1957 en la Centra domo de artistoj en Moskvo pasis lia unua ekspozicio de verkoj, ege sukcesinta.

En 1977 lia ekspozicio estis malfermita kiel konflikta al sovetia ideologio.

En 1981 li organizis en Moskvo muzeon de arto.

En 1987 li fondis en Moskvo la Rusian Akademion de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo kaj fariĝis ĝia rektoro (kaj restas ĝis nun). La Akademio situas en la konstruaĵo de estinta Altlernejo de belartoj.

En 1997 li gajnis la Ŝtatan premion de Rusia Federacio pro restaŭrado de Moskva Kremlo.

La 11-an de julio 2017 li estis enteregita en la moskva Novodeviĉje tombejo.

Socia agado[redakti | redakti fonton]

Ilja Glazunov estis monarkiisto, kontraŭis demokration kaj egalecon de sociaj rajtoj. En 2009 dum la intervjuo li asertis, ke Rusio bezonas imperiestran duktaturon kaj devas subteni kvanton de etnaj rusoj[1]. Li ankaŭ nomis sin rusa naciisto kaj fieris pro tio, ke li estis ruso[2].

La 9-an de februaro 2012 li estis oficiale registrita kiel konfidatestanto (ruse доверенное лицо) de la kanditato por Prezidanteco de Rusio Vladimir Putin[3].

Parencoj[redakti | redakti fonton]

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Bildgalerio de Ilja Glazunov en Moskvo
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Moskva bildgalerio de Ilja Glazunov.

En centro de Moskvo ekde 2004 funkcias persona bildgalerio de Ilja Glazunov. Ĝi enhavas pli ol 700 liajn verkojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]