Idanha-a-Nova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Idanha-a-Nova
municipo de Portugalio • town of Portugal

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6060
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 716  (2011) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 55′ N, 7° 14′ U (mapo)39.916666666667-7.2333333333333Koordinatoj: 39° 55′ N, 7° 14′ U (mapo) [+]
Areo 1416,34 km² ( 141 634 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Idanha-a-Nova (Portugalio)
Idanha-a-Nova (Portugalio)
DEC
Idanha-a-Nova
Idanha-a-Nova
Situo de Idanha-a-Nova

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Idanha-a-Nova [+]
vdr

Idanha-a-Nova estas portugala urbo de la Centra regiono, provínco Beira Baixa, subregiono Beiras e Serra da Estrela kaj de la distrikto Castelo Branco kun ĉirkaŭ 2 100 loĝantoj.

La urbo Idanha-a-Nova estas sidejo de la municipo Idanha-a-Nova, kun 1 416,34 km² de areo (la kvara plej etenda en Portugalio) kaj nur 8 340 loĝantoj (2021), subdividita en 13 freguesias. La municipa teritorio limas norde kun la municipo Penamacor, oriente kaj sude kun Hispanio, okcidente kun Castelo Branco kaj nordokcidente kun Fundão.

Historio[redakti | redakti fonton]

Idanha-a-Velha el Monsanto.
Katedralo de Idanha-a-Velha.

Estas nombraj prahistoriaj restaĵoj de homa loĝado tra la tuta municipo Idanha-a-Nova (Idanha "la nova"), kiel menhiroj. Romianoj ludis gravan rolon en la areo, ĉefe en la loĝlokoj Monsanto, Idanha-a-Velha (Idanha "la malnova", iam konata kiel Civitas Igaeditanorum kaj poste ĝermane Egitânia) kaj Ladoeiro kaj en la kamparo ĉirkaŭ la urbo Idanha-a-Nova mem, kie estis romia vilao, aperinta per antikva mozaiko. Post la falo de la Romia Imperio, Suevoj kaj poste Visigotoj dominis en la areo, kaj ekde tiam kreiĝis la nune neeksiatanta Episkopeco de Egitanio, kies arkitektura heredo restas kiel arkeologia loko el la jaro 534, kiu estis unu el la plej gravaj urboj de Luzitanio tiam, el kio restis partoj de romia pavimo kaj ponto, konstruita super la rivero Ponsul. En 1187, oni konstruis kastelon fare de Gualdim Pais, portugala krucmilitisto, templano je la servo de Afonso Henriques de Portugalio. La reĝo Sanĉo la 1-a (1185-1211) havigis al Idanha foruan ĉarton en 1201 por kuraĝigi la setladon kaj defendon de la lando. Lia sukcedanto, la reĝo |Afonso la 2-a (1211-1223) konfirmis ĝian ĉarton en 1219 renomante la vilaĝon per la nuna loknomo (Idanha-a-Nova, la Nova) por distingi ĝin el la malnova Idanha (de tiam Idanha-a-Velha), 18 km for.

La vilaĝo Idanha-a-Nova ege disvolviĝis ekde tiam, kaj samtempe Idanha-a-Velha ege dekadencis. Fine de la 15-a jarcento, la reĝo Manuelo la 1-a (1495–1521), gapis pro la diferenco en la disvolviĝo de ambaŭ Idanha-j (1496) kaj en Junio 1510, agnoskis la progreson de Idanha-a-Nova, havigante al ĝi novan ĉarton.

Estante municipo lima kun Hispanio, la tuta areo suferis militojn, batalojn kaj invadojn en kelkaj periodoj de la Historio de Portugalio. Granda parto de la loĝantaro de la tuta areo migris al aliaj partoj de Portugalio kaj al eksterlandaj landoj el la 1960-aj jaroj antaŭen. Amasan elmigradon okazigis ekonomiaj tialoj ĉar la areo restis for el la cetero de la lando kaj ankaŭ el la najbara Hispanio kaj tial tre subdisvolviĝinta laŭlonge de plimulto el la 20-a jarcento. El la 2000-aj jaroj ĝis la komenco de la 2020-aj jaroj, pere de Eŭropaj Strukturaj Fondusoj, setlopolitiko de interna Portugalio, la pliiĝo de turismo en Portugalio kaj ondo de rekta eksterlanda investado, la fenomeno de senloĝigo estis mildigita sed la municipo estas ankoraŭ karakterizita per stagnado de la loĝantarkresko kaj intensa maljuniĝo.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Fortikaĵo de Segura.

Idanha-a-Nova havas jenajn dek tri freguesías:

  • Aldeia de Santa Margarida
  • Idanha-a-Nova e Alcafozes
  • Ladoeiro
  • Medelim
  • Monfortinho e Salvaterra do Extremo
  • Monsanto e Idanha-a-Velha
  • Oledo
  • Penha Garcia
  • Proença-a-Velha
  • Rosmaninhal
  • São Miguel de Acha
  • Toulões
  • Zebreira e Segura

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de la municipo Idanha-a-Nova dependas el agrikulturo, brutobredado, forstado, turismo, loka administracio kaj agrikultura industrio. Gravaj sektoroj estas eltenebla agrikulturo, semoproduktado, fabrikado de fromaĝo kaj hortikulturo, same kiel de la produktado de olivoj kaj migdaloj, ties produktado kaj procezado. La urbo Idanha-a-Nova disponas de vendejoj, kafejoj kaj restoracioj. La plej granda superbazaro en la urbo estas Intermarché. La akvobaraĵo Marechal Carmona, nome gravita akvobaraĵo, estas ene de la municipo. Alia grava instalaĵo estas banloko Termas de Monfortinho.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Valo de Ponsul.
  • Blazondomo de Markizoj de Graciosa
  • Katedralo de Idanha-a-Velha
  • Pilorio de Idanha-a-Velha
  • Kastelo kaj muregoj de Monsanto
  • Pilorio de Monsanto
  • Pilorio de Penha Garcia
  • Preĝejo de Proença-a-Velha, kun ĉefaltaro orumito kaj tri figuroj de Kalvario
  • Preĝejo Misericórdia de Proença-a-Velha
  • Pilorio de Proença-a-Velha
  • Pilorio de Rosmaninhal
  • Pilorio de Salvaterra do Extremo
  • Fortikaĵo de Segura
  • Pilorio de Segura
  • Pilorio de Zebreira

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]