IJK 2001

El Vikipedio, la libera enciklopedio
IJK 2001
Loko Strasburgo,  Francio
Ekde 29-a de julio 2001
Ĝis 5-a de aŭgusto 2001
← Antaŭa Sekva →
vdr
Anoj de la IJK 2001 dum la lingva festivalo

La 57-a Internacia Junulara Kongreso okazis de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2001 en Strasburgo, Francio. Ĉeestis 406 personoj. Kelkaj el la plej sukcesaj eventoj estis prelego de Claude Piron kaj Lingva Festivalo en parko de la urbo, kie en multaj budoj kaj per Esperanto kongresanoj prelegetis pri siaj lingvoj al aliaj kongresanoj kaj eventuale al preterpasantoj. En la sama loko okazis koncerto.

La kongresanoj dormis ĉu en gastejo-kongresejo ĉu en apuda kampadejo. Dum la kongreso estis alarmo pro venonta nokta ŝtormo, kaj oni konsilis la dormantojn en la kampadejo veni ien ajn en la kongresejo kaj dormi surplanke, ĉar pasintan semajnon okazis ankaŭ ŝtormo tie kaj mortis personoj pro arbofaloj; finfine nenio okazis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]