Hynčice pod Sušinou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hynčice pod Sušinou
germane: Heinzendorf unter der Dürren Koppe
pereinta vilaĝo
Aŭtuna Hynčice pod Sušinou
Oficiala nomo: Hynčice pod Sušinou
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Šumperk
Administra municipo Staré Město
Historia regiono Moravio
Montaro Králický Sněžník
Rivero Chrastický potok
Situo Hynčice pod Sušinou
 - alteco 680 m s. m.
 - koordinatoj 50° 09′ 32″ N 16° 54′ 03″ O / 50.15889 °N, 16.90083 °O / 50.15889; 16.90083 (mapo)
Katastro 4,33 km² (433 ha) Hynčice pod Sušinou
Unua skribmencio 1325
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 788 32
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hynčice pod Sušinou
Portalo pri Ĉeĥio

Hynčice pod Sušinou (germane Heinzendorf unter der Dürren Koppe) estas eksa germana vilaĝo, hodiaŭa katastra teritorio kun areo 433 ha, kiu etendiĝas 4 km de urbo Staré Město pod Sněžníkem en distrikto Šumperk, situanta sur sudorientaj deklivoj de Sušina (1321 m). Tra la vilaĝo trafluas Jalový potok, iam nomata ankaŭ Chrastický potok. Okcidente de la vilaĝo elstaras montoj Šindelná aŭ Velká Šindelná (1230 m) kaj Černý vrch (1275 m), norde Černé hony (860 m).

Ĝi situas en katastra teritorio de Chrastice kun nomo Chrastice kaj Hynčice pod Sušinou kun suma areo 14,06 km².

Nomo[redakti | redakti fonton]

La devena nomo Heinzendorf Gold (ĉeĥe Zlaté Hynčice, Zlatá Hynkova Ves) estis pro sia situo kaj distingo plenigita al Heinzendorf unter der Dürren Koppe (la vorto Gold en la nomo estis forigita je inico de ĉeĥa regiona hetmano kaj anstataŭigita per "Sušina"). Ĉeĥoj plu havis ĝin en memoro kiel Hynčina aŭ Hynčice.

Historio[redakti | redakti fonton]

La dua mondmilito kaj pereo de la municipo[redakti | redakti fonton]

La 24-a de septembro 1938 – mobilizo en Ĉeĥoslovakio.

La 1-a de septembro 1939 eksplodis la dua mondmilito – 24 viktimoj el Hynčice (10 ofice falis, 14 restis perditaj).

En la jaro 1946 ĉiuj loĝantoj de la municipo estis ellandigitaj en kvar transportoj (duono de julio, duono de aŭgusto, la 24-an de septembro kaj la 4-an de oktobro 1946) en usonan okupacian zonon en Germanio.

La 4-a de oktobro 1946 – municipo Hynčice pod Sušinou, kiu havis 274 loĝantojn, pereis.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe Hynčice pod Sušinou estas parto de refreŝigeja regiono de Staré Město, krom privataj kabanoj ĉi tie kreskas nombro de penzionoj kaj hoteloj, subtenantaj tutjaran sportan aktivecon, favorantoj ĉi tie fondis sportan klubon SK Hynčice.

Galerio[redakti | redakti fonton]