Saltu al enhavo

Hoz de Jaca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hoz de Jaca
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22662
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 76  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 41′ N, 0° 18′ U (mapo)42.6910632-0.30608290000001 [+]
Alto 1 272 m [+]
Areo 12,452534 km² ( 124 5.2 534 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Hoz de Jaca (Provinco Ŭesko)
Hoz de Jaca (Provinco Ŭesko)
DEC
Situo de Hoz de Jaca
Hoz de Jaca (Hispanio)
Hoz de Jaca (Hispanio)
DEC
Situo de Hoz de Jaca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hoz de Jaca [+]
vdr

Hoz de Jaca [ozdeĤAka] (en aragona Oz de TenaOz de Chaca​) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio​, en la nordo de la komarko Alto Gállego (kies ĉefurbo estas Sabiñánigo) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

En la loĝloko, krom la hispanan, oni parolis variaĵon de la aragona lingvo uzitan en la okcidentaj Pireneoj.

Ĝi estas borde de la Akvorezervejo de Búbal sudoriente de la valo ĉe la plej altaj montopintoj de Pireneoj, proksime al la landlimo kun Francio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la nordo de la komarko Alto Gállego. Ĝia teritorio estas en la Valo de Tena. Temas pri tre malgranda municipo, nome la plej malgranda en la komarko. Ĝi limas norde kun Panticosa, kaj sude kun Biescas.

La loĝloko Hoz de Jaca mem (1272 msm) estas je 77 km norde de Huesca laŭ la ŝoseo A-136 suden al Sabiñánigo kaj Ŭesko, kaj laŭ la sama ŝoseo nordokcidente al Francio tra Sallent de Gállego. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hoz de Jaca estis citita por la unua fojo en 1062. Kun El Pueyo kaj Panticosa, ĝi formis unu de la tri historiaj quiñones en kiuj dividiĝis administracie la valo.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Hoz de Jaca kie oni malaltiĝis el 135 loĝantoj en 1940 ĝis nunaj 77 loĝantoj (2022).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al forstado, natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo, montara arkitekturo, urba kerno de ardezaj tegmentoj kun belaj kamenoj, la rivero Gállego kaj la akvorezervejo (Búbal) ĉefe el abisma rigardejo nome Balcón del Muro ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]