Horzonoj en Brazilo
Brazilo observas, ekde 2019, kvar[1] horzonojn: la Fernando-de-Noronha Tempo (FNT), la Brazilja Tempo (BRT); la Amazonia Tempo (AMT) kaj la Akra Tempo (ACT), abandonante la somerajn tempojn. Horzonoj estis reguligitaj per leĝo[2] 12.876 el la 30-a de oktobro 2013.
La Fernando-de-Noronha Tempo (FNT)[redakti | redakti fonton]
UTC-02:00 (+1 horo de Braziljo)
- Trindade kaj Martin Vaz (Espirito-Santo)
- Fernando-de-Noronho (Pernambuko)
- San-Pedro-e-San-Paŭlo (Pernambuko)
- Atol-das-Roko (Rio-Grande-do-Norto)
La Brazilja Tempo (BRT)[redakti | redakti fonton]
- Amapao
- Parao
- Tokantinso
- Gojaso
- Federacia Distrikto
- Subŝtatoj de Regionoj Nordorienta, Sudorienta kaj Suda
La Amazonia Tempo (AMT)[redakti | redakti fonton]
UTC-04:00 (-1 horo de Braziljo)
- Amazonio (krom sudokcidente)
- Rorajmo
- Rondonjo
- Mato-Groso
- Mato-Groso-do-Sulo
La Akra Tempo (ACT)[redakti | redakti fonton]
UTC-05:00 (-2 horoj de Braziljo)
La somera tempo[redakti | redakti fonton]
Inter 1985 kaj 2019, oni observis la brazilan someran tempon.[3], kiu estis abandonita en 2019[4].