Hondsrug

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Hoogstraatje en Groningen, la plej norda monteto de la Hondsrug
Molenveld apud Exloo (komunumo Borger-Odoorn)

La Hondsrug estas monteta dorso en Drenthe (Nederlando) kiu etendiĝas de la urbo Groningen ĝis preter la vilaĝo Emmen.

Kun longo de 70 km kaj averaĝa alto de 20 metroj super NAP (Normala Amsterdama Akvonivelo) ĝi estas por nederlandaj nocioj pejzaĝa giganto. La niveldiferencoj supozeble ekestis dum la glaciepokoj, kiam glaĉeroj suprenpuŝis enormajn kvantojn da sablo kaj silikargilo. La samaj glaĉeroj ankaŭ kunportis la enormajn ŝtonegojn kiuj estis uzataj de prahistoriaj loĝantoj por konstrui iliajn dolmenojn.

Cetere oni ankaŭ trovis faŭltojn en la subgrundo, kiuj iras en la sama direkto kiel la Hondsrug. Kelkiuj konsideras tion kiel la origino de la Hondsrug.

La (tiama) vilaĝo Groningen ekestis dum la karolinga epoko (717 tot 886) sur la norda finaĵo de la Hondsrug. La plej norda monteto estas klare videbla en la Herestraat — kiam ĝi ne estas plenplena de butikumantoj, do je dimanĉo. Pro tio flankstrateto ĉe la plej alta punkto ( 9 m super NAP) nomiĝas Hoogstraatje (Altstrateto).

La plej suda pinto estas la Haantjeduin (Virkokduno) apud Emmen, kun ĝia 26,5 m super NAP la plej alta natura pinto de Drenthe.

La nomo estus koruptiĝo de Hunze-rug (Hunze-dorso). La rivero Hunze fluas oriente de la sablodorso. Antaŭ la 19-a jarcento la Hondsrug ankaŭ estis nomata Bisschopsrug (Episkopdorso).

Hondsrug ekde Bronnegerveen direkto Drouwen