Historia memoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tombo de Napoleono, ĉe Invalidoj, Parizo.

La Historia memoro estas koncepto de historiografio de disvolvigo relative ĵusa, kiu povas esti atribuita en ties plej komuna formulado al Pierre Nora,[1] kaj kiu aludas al la konscia peno de la homaj grupoj por kongrui kun sia pasinteso, ĉu reala aŭ imagita, per valorigo kaj traktado pere de speciala respekto.

Estas programo de Unesko nome Memoro de la Mondo.

En Argentino[redakti | redakti fonton]

En Hispanio[redakti | redakti fonton]

En Hispanio oni ne faris socian revizion pri la epoko de la Hispana Enlanda Milito kiam alvenis la demokratio fine de la 1970-aj jaroj (Hispana transiro al demokratio) nek la impliko de ŝtataj instancoj flanke de la frankisma partio. Rezulte komence de la 21a jarcento ankoraŭ daŭris procezoj pri tiaj aferoj kun efiko sur politiko (leĝaro), studoj, malaperintaj korpo de mortpafitaj mortintoj ktp. Tiu afero estas konata enlande kiel memora historio. Multaj lokaj asocioj dediĉis sin al tiu afero sub tiu nomigo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. NORA, Pierre (dir.) (1984–1993), Les lieux de mémoire (La lokoj de la memoro), Parizo, Gallimard. Esencas en la Historia memoro la rememoraj agoj, simbolaj datoj (bataloj, leĝoj, naskoj aŭ mortoj) kies jariĝoj estas celebrataj, ĉefe la centjariĝoj. Ludas gravan rolon la simbolaj lokoj (ekzemple, en Usono la loko de la Batalo de Gettysburg -vidu Nacia Loko de Historia Intereso, nome ĉirkaŭ 2500, sed el kiuj nur 4% estas en la Nacia Registro de Historiaj Lokoj-, en Francio tiu de la batalo de Verduno aŭ tiu de la elŝipiĝo de Normandio, en Belgio tiu de la batalo de Waterloo) kiuj foje iĝas scenejoj de ceremoniaj rekonstruoj, kiuj kelkloke estas populaj kiel mezepokaj foiroj aŭ alitipaj spektakloj, inklude la modernan koncepton de tema parko. La fidelo aŭ la anakronismo ne gravas por la efiko de la memoro — Eric Hobsbawm analizis la mekanismojn per kiuj oni "inventas" tradiciojn kaj Jon Juaristi montris kiel la originaj mitoj estas manipulitaj ekde vidpunkto naciista.[1] Arkivigite je 2007-06-26 per la retarkivo Wayback Machine Cento da «elstaraj specialistoj francaj» (Maurice Agulhon, Jacques Le Goff, René Rémond, Mona Ozouf, Marc Fumaroli) partoprenis pri la ducentjariĝo de la Franca Revolucio, kiel «Monumento starigita memore de Francio, inventario de la lokoj elekteblaj kie ĝi okazis» kaj «malferma pentraĵo al la Respubliko, la Nacio kaj Francio».