Hispanio en la Somera Olimpiko 1992

El Vikipedio, la libera enciklopedio
emblemo de la Hispana Olimpika Komitato
emblemo de la Hispana Olimpika Komitato
Hispanio en la Somera Olimpiko 1992
Somera Olimpiko 1992 en Barcelono
Flagtenanto:  Filipo la 6-a de Hispanio
Sportistoj 422 en 29 fakoj
Medaloj
rango: 6
Oro
13
Arĝento
7
Bronzo
2
Sume
22
vdr

La hispana teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono havis 422 sportistojn. Ili partoprenis en 29 fakoj. Flagtenanto de la hispana teamo estis Filipo la 6-a de Hispanio. La sportistoj atingis 13 orajn, 7 arĝentajn kaj 2 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 6-an rangon.

La olimpiko okazis en la aŭtonoma komunumo Katalunio de la hispana reĝlando, en kiu unuavice validas la kataluna lingvo, nur duavice la hispana, kaj kiun iuj separatistoj volus plej bone havi sendependa de Hispanio. Tamen kunordigis la teamon kaj organizis la tutan eventon la tutlanda Hispana Olimpika Komitato, fondita en 1912. Sed la multaj spektantoj, kiuj el ĉiuj mondpartoj venis al la olimpiko, donis trafan scenejon por publike internacie konatigi la situacion de Katalunio ene de la hispana reĝlando.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

olimpika emblemo
olimpika emblemo