La Hiberna strato (ĉeĥeHybernská ulice) estas historia parto de la centra kvartalo Nova Urbo de Prago. Je angulo de la stratoj "Hybernská" kaj "Havlíčkova" troviĝas la stacidomo 'Prago-Centro' (Praha-Střed), la plej malnova en Prago; la konstruaĵo devenas el la jaroj 1844-1845. Unu el la plej notindaj konstruaĵoj en la strato "Hybernská" estas la iama 'Palaco de Kinský, frubaroka konstruaĵo, alikonstruita je fino de la 18-a jarcento. Dum la socialisma epoko de Ĉeĥoslovakio tie estis komunisma muzeo de Lenin.