Herman Kern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herman Kern
Persona informo
Naskiĝo 28-an de majo 1876 (1876-05-28)
en Budapeŝto
Morto 20-an de aprilo 1957 (1957-04-20) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo agronomo
vdr

Herman Kern, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kern Herman estis hungara agronomo, mikologo.

Herman Kern[1] naskiĝis la 28-an de majo 1876 en Budapeŝto, li mortis la 20-an de aprilo 1957 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Herman Kern akiris pedagogian diplomon en agrikultura altlernejo en Vieno en 1899. En la studjaro 1901 li estis asistanto de Agrikultura Edukejo de Debrecen. Inter 1902 kaj 1913 li laboris en stacio de kreskaĵaj malsanoj en Magyaróvár. Li sekvis la stacion el Budapeŝto, kie li estis staciestro inter 1917-1932, poste estro de la posteula organizaĵo ĝis 1940, poste li pensiuliĝis. Tamen li estis ministeria konsilisto inter 1941-1947. Li kandidatiĝis en 1952 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li apartenis al la plej gravaj personoj, kiuj strebis en Hungario kontraŭ malsanoj de kreskaĵoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A gyümölcsfák monilia betegsége (1912)
  • Védekezés az amerikai köszméte lisztharmat ellen (1916)
  • Az amerikai Wildfire betegség a dohányon és az ellene való védekezés (1930)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]