Hejőszalonta
Hejőszalonta [hejOsalonta] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Tiszaújváros.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 11 km²
- Alto super marnivelo: 96 m
- Loĝantaro: 770
- Poŝtkodo: 3595
- Telefonprefikso: 46
Situo[redakti | redakti fonton]
Hejőszalonta situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, aŭtoŝoseo M30 preteriras, laŭ fervojo Miskolc-Mezőcsát. Emőd troviĝas 7, Nyékládháza 9, Tiszaújváros 15, Mezőcsát 17, Felsőzsolca 23, Polgár 24, Miskolc 26 km-ojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio okazis en 1214 en formo Zolunta. Tiutempe ĝi estis kampurbo, sed la tatara invado faris ĝin vilaĝo. Inter 1906-2007 fervojo trafikis. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, lernejo, poŝto.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- kalvinana preĝejo
- lerneja romkatolika kapelo omaĝe al Reĝo Stefano la 1-a (Hungario)